Advertisement
La 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos en Kpalime, la kvara plej granda urbo en Togolando kaj la ĉefa turisma centro de la montara regiono, de la 26-a ĝis la 31-a de decembro 2026, sub la temo: Esperanto: lingva ponto por senlima Afriko.Tiu ĉi rendevuo ne nur estos vidalvida forumo por intelektaj kaj lingvaj diskutoj, sed la partoprenantoj el la tuta mondo ankaŭ havos okazon eklerni pri la loka kulturo, kaj partopreni en laborkunsidoj pri interafrika kunlaborado, kaj lingva neŭtraleco. Ili partoprenos en ekskursoj por malkovri la riĉajn turismajn allogaĵojn de Togolando: de la montaro ĝis la trankvilaj bordoj de la lago Togo, senforgesi la belajn sablajn plaĝojn ĉe Atlantika Oceano. Ili krome festos la alvenon de 2027 per neforgeseblaj vesperoj en plurlandeca etoso, ĝuante la naciajn programerojn, internacian balon, koncertojn de amatoraj kaj profesiaj kantistoj ktp.
Ekde hodiaŭ ĉiuj interesitoj povas oficiale relaliĝi al la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) ĉe https://mallonge.net/ake-9
Advertisement
Event venue
Kpalimé, ville aux merveilles touristiques, RN5,Kpalimé, Atakpame, Togo
Tickets
Discover more events by tag
Conferences in AtakpameParties in AtakpameWorkshops in AtakpameTravelling in AtakpamePerforming-arts in AtakpameLanguage in Atakpame